Salcburgo estas urbo en Aŭstria okcidento. Ĝi havas
150.000 enloĝantojn kaj estas ĉefurbo de la federacia lando Salcburgio.
La malnova urbo, de baroka arkitekturo, estas Monda Kulturheredaĵo de
UNESKO. Wolfgang Amadeus Mozart naskiĝis en Salzburg.
En la urbo Franz Christanell instruis en gimnazio, kaj Aŭstra Esperanto-Kongreso okazis tie iam en la frua 20-a jarcento.
Salzburg estis unu en la kandidatoj, kun Soĉi, Rusio (la elektita
urbo) kaj PyeongChang, Sud-Koreio, por la Vintra Olimpiko 2014.
Senpene oni povus citi plurajn artistojn, kiuj laŭdis Salcburgon pro
ĝia situo. Kio ĝenerala estas produkto de la fantazio, tion realiĝis
ĉi-tie la naturo: pejzaĝo kaj arkitekturo jen unuiĝis en plena harmonio.
La rivereto Salzach (Salcaĥ), fluanta tra la pordo de la alparo,
premiĝas ankoraŭfoje - inter rokoj - al la nordo; kruta deklivo ne
sekvas ĝin, sed verve kurbiĝas por fine reatingi la rivereton: en tiu
mallarĝa valo kuŝas la malnova urbo. Rigardata de supre, la antikvaj
epokoj estas kvazaŭ kaptitaj inter la Montetoj de la Monako (
Mönchsberg) kaj de la Kapuĉeno (
Kapuzinerberg).
Sur la maldekstra riverbordo, en la direkto al la Monaka Monteto, la
urbo havas la fizionomion de sidejo de eklezia princo: preĝejoj,
palacoj, larĝaj placoj, monakejoj kun longaj vicoj da fenestroj, kvietaj
kortegoj - sole en la direkto al la rivero amasiĝas la domoj de la
burĝaro. Tute alian bildon oni havas sur la dekstra flanko de la rivero:
la burĝa urbo ĉirkaŭas la Kapuĉenan Monteton, dume la gigantaj
konstruaĵoj de la ekleziaprinca aspekto troviĝas je la periferio.
Katedralo kaj Fortikaĵo estas simboloj de eklezia kaj de profanaj
aŭtoritatoj, ĉar la princ-episkopoj kiel landestroj devis atenti ankaŭ
la defendon de la teritorio. Duobla premado - la suprematio de ekleziaj
propaĵoj kaj mallarĝeco diktita de la naturo devigis la burĝanojn,
konstrui pli vertikale ol horizontale. En la mallarĝa, laŭvide mezepoka
Grenstrateto (Gedreidegasse) staras la naskiĝdomo de Wolfgang Amadeus
Mozart. En tiu ĉi urbo lia nomo estas pli populara ol la nomoj de ĝiaj
kontruemaj regintoj. (Vikipedio)
La bildkarton endis al mi Tina el Slovenujo! Dankon, Tina!